PIV · 4561
★flag/o
★flag/o
1 ⚓ Peco de stamino, de kiu unu flanko estas fiksita al ŝnuro, k kiun oni povas hisi k malhisi: diversformaj k diverskoloraj flagoj; nacia flago (kun la naciaj koloroj, kutime hisata ĉe la posta stango aŭ masto); admirala, kompania, kluba flago (indikanta, ke la ŝipo estas la ĉefa, aŭ montranta, al kiu ĝi apartenas); trapeza, flamforma, triangula, dupinta (aŭ: forka) flago; ⚔ blanka flago (signo de kapitulaco).
2 Peco de tolo aŭ alia ŝtofo ordinare kvadrata aŭ oblonga, fiksita al stango, aŭ horizontala aŭ vertikala, k prezentanta diversajn kolorojn, simbolojn, desegnojn, brodaĵojn ktp, uzata por ornamo en festoj: la domo Limburg, sur kies flago estis pentrita junulino portanta nizon Z; la tuta Sundo estas kovrita de glacio, sur ĝi flirtas la flagoj Dana k Sveda k la frataj popoloj salutas sin reciproke Z; la tuta kongresejo estis ornamita per mikskoloraj flagoj. ☞ rubando, standardo, veksilo.
3 💻 Indikilo, kiu povas esti ŝaltita aŭ neŝaltita, por indiki kondiĉon en la plenumado de komputila programo. ☞ baskulo.
flagi (tr) Ornami per flagoj: multaj diverskolore flagitaj ŝipoj Z.
signalflago ⚓ Ĉiu flago de la Internacia Signalaro, per kiu oni povas literumi optikajn mesaĝojn.
ventoflago. Metalplato, libere turniĝanta sur stango, k metita ĉe la supro de domo ks, por montri la direkton de la vento: ofte en la nokto mi leviĝis k rigardis, ĉu la ventoflago turnas sin Z.