← Reen al B

PIV · 1996

blazon¹o

blazon1o
Tuto de la insignoj, devizoj k ornamoj, kiuj konsistigas la simbolan k distingan signon de homo, familio, korporacio, urbo, regno: la Dana blazono Z; blazonŝildo Z; (f) la blazonflago de niaj kongresoj Z.
= heraldiko.
blazona. Rilata al blazono: la blazonaj reguloj (aro da reguloj, kiu regas la kreadon k priskribon de blazono, ekz. «oni ne metu metalon sur metalon»).
blazoni (tr) Krei aŭ priskribi blazonon laŭ la blazonaj reguloj.
blazonisto. Heraldikisto
blazonlibro. Libro, kiu priskribas la blazonojn en difinita provinco, regno ks.