PIV · 14729
★standard/o
★standard/o
1 Flago, servanta kiel solena militista, religia, regna, nacia aŭ partia simbolo: la standardon Johanino portas antaŭ la batalanta militistaro Z; venis la Danoj, kun la standardo de la Kruco Z; levu standardon super la popoloj X; procesio kun flirtantaj standardoj Z; la verda standardo estas io pli, ol simpla signo de lingvo Z; grupiĝi ĉirkaŭ sia standardo; (f) fari el io sian batalan standardon Z; defaligi la E-istojn de ilia ĝisnuna standardo Z.
standardisto. Oficiro, komisiita porti la standardon en revuo, batalo.