← Reen al A

PIV · 404

al/o

al/o
a) Ĉiu el la du flankaj partoj de la nazo. b) Pli ĝenerale, ĉia flanka elemento de organo.
🍁 Lamenforma elkreskaĵo de tigo, petiolo, sepalo, frukto aŭ semo; alo de frukto aŭ semo ofte faciligas disportadon fare de la vento k tial estas nomata ankaŭ flugilo.
🍁 Ĉiu el la du liberaj mezaj petaloj de la korolo de la fabacoj kun papiliformaj floroj. kareno, standardo.
Flugilo de birdo.
Ĉiu el la flugilformaj ekstremaĵoj de helico.
Ĉiu el la flankaj portaj surfacoj de aviadilo: ala ŝarĝo. Sin. planeo.
🏠 Ĉiu el la du flankaj partoj de konstruaĵo: mezepoka kastelo kun du renesancaj aloj.
Ĉiu el la du ekstremoj de armeo: la malamika kavalerio pretergalopis la dekstran alon; (f) tiu frakcio estas la marŝanta alo de la partio.
Parto de kutime paraj spegulbilde aranĝitaj objektoj: fenestra alo Z.
10  Ĉiu el la rotaciantaj velportaj framoj de ventmuelilo.
11 Rando de larĝranda ĉapelo.
aleto Flugilforma apendico ĉiuflanke de ŝraŭbo aŭ ŝraŭbingo, servanta por faciligi ties turnadon per mano.
ĉirkaŭala 🍁 (pp ronda aŭ ovala semo aŭ frukto) Ĉirkaŭita de alo.
frogalo Vd frogo.