PIV · 400
★al
★al.
I - Prep. montranta:
1 Fizikan proksimiĝon en iu direkto: iri al la urbo, al la lernejo, al la onklo Z; eliri renkonte al iu Z; apogi sin al iu Z, al la muro; la riveretoj fluas al riveroj Z; la suno kliniĝas al la okcidento Z; nun de loko flugu ĝi al loko! Z; (f) de tago al tago; de tempo al tempo Z; venos al vi mizero Z. Rim. 1 «al ordinare montras nur la celadon al iu loko, dum la akuz. povas enhavi en si ankaŭ la atingon de la celo.» (Z.).
2 Direkton aŭ celon de ia movo aŭ fizika ago: frapi al la pordo Z; ĵeti ion al iu, prezenti ion al iu, etendi la manon al iu Z; direkti sian voĉon Z, levi la okulojn Z al iu, sin turni al iu Z; (p, f) rigardi al la strato; diri, skribi, respondi al iu; pagi ion al iu, tiu pordo kondukas al la parko; enirejo al la ĝardeno; jen la vojo al Parizo; (f) la kongreso estas en bona vojo al efektiviĝo. Rim. 2 al montras kelkafoje la staton rezultantan de la movo: disrompi vazon al pecoj; natrio k kloro kombiniĝas al natria klorido. ☞ en.
3 Celon de ia sento, penso aŭ volo: via koro sin tiru ne al pekuloj X; sopiri al la hejmo Z; deziri bonon al iu; minaci, flati, kontraŭstari, pardoni, ordoni al iu; amo, abomeno, inklino al io; montri entuziasmon al E.; intencoj al bono k malbono Z; la malamo, kiun li eksentis al ŝi Z; ni estu amikoj al ĉiuj popoloj!; ne estu tro severa al li.
4 Atribuon, destinon, apartenecon: doni, proponi, komisii, sendi ion al iu; prezentu al vi mian embarason; apliki teorion al la praktiko; kondamni iun al morto; konveni, aparteni al; akiri al si gloron Z; preni al si la liberecon, la rajton fari ion; ĉio bona estas al via dispono Z; knabo lasita al si mem Z; al kio oni estas naskita, tion oni tuj povas vidi laŭ la eksteraĵo Z; sklavoj al Faraono X; al via sano! Z.
5 Interesatecon, profiton aŭ malprofiton, kiun iu ricevas per la ago: servi, malutili al iu; detranĉu al mi pecon Z; starigi al iu monumenton; lavi al iu la piedojn, bati al si la bruston Z; legi, kanti ion al iu Z; estas al mi varme, malvarme Z, bone Z, ĝoje Z, li faris al si veston X; mi plantis al mi ĝardenon X; mi kolektis al mi arĝenton X; ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo X; aldoniĝos al vi jaroj da vivo Z.
6 Rilaton de koncerneco, esprimeblan ankaŭ per akuz.: danki, helpi, aludi, kompati, obei, plaĉi, rilati al iu, io; konforma, fremda al io. Rim. 3 Tiu malpreciza uzo klarigas, kial oni trovas al, eĉ ĉe Z., post verboj, kiuj logike postulus de-komplementon: ursino, al kiu estas rabitaj infanoj X; ŝteli, forpreni ion al iu Z; demandi, peti ion al iu, aĉeti ion al iu. Pli klare estas uzi disde. Rim. 4 Tie ĉi klasiĝas la komplementoj de la ig-kunmetoj, en kiuj la kaŭzata ago estas pasiva, k ties subjekto ricevas, okaze de la ago, ian profiton aŭ malprofiton: trinkigu al li akvon Z; li sentigos al vi sian skurĝon X; vidigi Z, aŭdigi, konigi Z, sciigi Z, perdigi, evitigi Z ion al iu. ☞ per.
7 Adicion, kompletigon: aldoni du al kvar; li enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj k anasoj Z; (f) por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono k nombro, k al (krom) tio ĉi en ĉiu tempo k modo novan serion da finiĝoj? Z; al tio ĉi ne forgesu, ke […] Z. ☞ plus.
8 (ark.) Daton aŭ momenton, ĉe kiu oni faru ion: dankon por via amika sendaĵo al mia naskotago Z; koran dankon por via amika gratulo al la datreveno de mia naskiĝo Z; al la baldaŭa komenciĝonta nova jaro mi sendas al vi la plej koran gratulon Z; la figarboj, ĉe kiuj la vojaĝantoj sidiĝas al la vespermanĝo B; la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo Z; al la malfeliĉo Z (malfeliĉe); = okaze de.
9 Gramatikan rilaton inter agsubst. k ties objekta suplemento: estimo al la tradicio Z; akcepto al la kongresanoj; subtenado al io; ofendo, persekuto, protektado, ŝato, timo, voko al iu, io. Rim. 5 Tiu uzo estas utila, en kelkaj okazoj, por eviti la dubasencecon de la prep. de: amo de la filo al sia patro; sed ekz. post la verboj de produktado al signifas nature «aldone al»: (verkado de ĉapitro al romano ks), k la vera solvo estas la anstataŭigo de la subjekta suplementa de per fare de aŭ far.
10 Post adj. aŭ adv.: a) estmanieron de la koncernataĵo rilate al iu aŭ io: afabla, avida, bona, danka, favora, inklina, surda al iu, io; b) bonan aŭ malbonan econ de iu aŭ io rilate al la koncernataĵo: abomena, agrabla, antipatia, kara, simpatia al…; c) konkretan aŭ metaforan proksimecon aŭ malproksimecon: konforma, egala, simila, parenca, najbara al iu, io; danke al, spite al.
II - Kunmetebla morfemo kun la sencoj 1, 4, 7 de la prep.:
alaĵo. Io, kio estas aldonita al io, dependaĵo, flankaĵo, akcesoraĵo.
aligi
1 Aldoni, almeti: al tiu gesto li aligis ironie mildan vorton.
2 Fari, ke iu, io fariĝu parto, ano de: ĉiun bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si Z; ili discipline aligos siajn fortojn al nia granda armeo Z.
aliĝi
1 Aldoniĝi, almetiĝi: se gut’ al guto aliĝas, maro fariĝas Z; al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj neregulaj Z; al la koreco aliĝadis videbla nuanco de silenta kompato Z; (f) li turnis la portreton de la praavo al la muro, por ke ĝi ne povu aliĝi al la interparolado Z.
2 Aniĝi, aparteniĝi al: aliĝi al E-ista grupo; por ke al la Ligo povu facile aliĝi ĉiu […] Z; ĝi (E.) devas ne sole allogi aliĝontojn, sed esti oportuna por siaj uzantoj Z; ĉu vi ricevis ankoraŭ de iu aliĝon al la homaranismo? Z. Rim. 6 La kunmeto kun re- prezentas eblon de konfuzo kun la rad. real; tial estas konsilinde uzi reaniĝi anst. realiĝi.
aliĝilo. Dokumento, per kiu oni deklaras sian aliĝon al asocio, kongreso ks: plenigi la aliĝilon.
III - Pref. kun la sencoj 1, 2, 4 k 7 de la prep.:
1 alveni, alporti, alkuri, alesti;
2 alkonduki, alrigardi, alparoli;
4 almezuri, alproprigi, alfari, alĝustigi;
7 aldoni, aldiri, almeti ktp.