PIV · 12425
plus⁸
plus8.
1 Konjunkcio, indikanta adicion: 4 + 5 = 9 (kvar plus kvin estas naŭ).
2 Partikulo, indikanta pozitivan nombron en algebro, temperaturo, elektro ktp: +10°C (dek gradoj super la nulo); (analoge) li ricevis kvinon plus (tre bonan noton); la pluspoluso, plusdrato, plusborno; plussigno, plusvaloro.
3 👥 kun aldono de: la kosto estas 20 dolaroj plus afranko; oni vidas en tio la saĝon de via patro, plus via propra. ☞ minus.
pluso. La pozitiva nombro mem: naskiĝa pluso (la nombro, per kiu la naskiĝoj superas la mortojn en difinitaj loko k tempo).