← Reen al P

PIV · 12426

pluskvamperfekt/o

pluskvamperfekt/o Z Λ Tenso en kelkaj lingvoj, montranta agon pasintan k antaŭan al alia pasinta ago; la pluskvamperfekto ne ekzistas en E., kiu esprimas ĝin per simpla aŭ perfekta preterito kun adv-oj (ekz.: kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron Z; vi ne malhelpis min, ĉar, kiam vi venis, mi estis jam fininta mian laboron Z; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita Z).