PIV 2026 · Artikolo 10409
minus
minus
1 MATE konjunkcio post forigo de, post subtraho de: dek minus kvar estas ses 10 − 4 = 6 mi pagos al vi 500 eŭrojn minus la 80 eŭrojn, kiujn vi ŝuldas
2 en algebro, temperaturo, elektro ktp indikas negativan nombron: estas minus 30 gradoj ekstere −30 °C, tridek gradoj sub la nulo OE
➞ minus-poluso, minus-signo; plus. minuso
2 negativa nombro; deficito: la fina kalkulo montris grandan minuson
3 negativaĵo aŭ malavantaĝo: kun kalkulo de ĉiuj plusoj kaj ankaŭ kun la minusoj, oni konservas sian malnovan pozitive laŭdan kaj eĉ admiran opinion pri tiu ĉi lando FSz mi menciu eble la solan minuson de ĉi tiu verko: mankas historia kaj geografia fono GNe