PIV 2026 · Artikolo 12424

pluralo

Litero P

pluralo LING gramatika kategorio montranta, ke oni parolas pri pluraj personoj aŭ aferoj, aŭ pri alia nombro ol precize unu: en Esperanto la pluralo estas signita per «j» ĉe la substantivoj kaj adjektivoj Sin. multenombro. ➞ singularo, dualo 2.
plurala rilata al pluralo: plurala finaĵo BKe en ĉiuj hebreaj verboj, la finaĵo de la plurala imperativo estas -u ACh Sin. multenombra 1.