← Reen al F

PIV · 4562

flagel/o

flagel/o 🍁 Vipoforma filamento, movorgano de diversaj ĉeloj, precipe de la unuĉeluloj.
flageluloj. Subfilumo (Mastigophora, sin. Flagellata) de unuĉeluloj el la regno de protozooj, iuj sen klorofilo (zooflageluloj), aliaj kun klorofilo (fitoflageluloj), kiujn karakterizas posedo de unu aŭ pluraj flageloj: pluraj flageluloj estas homaj parazitoj (lejŝmanioj, tripanosomoj k.a.). ciliuloj, rizopodoj, sporozooj.
fitoflageluloj. Klaso (Phytomastigophorea) de flageluloj ĝenerale klorofilohavaj.
sulkoflageluloj. Ordo (Dinoflagellata) de protozooj el la klaso de fitoflageluloj, ĝenerale kun du flageloj lokiĝintaj en sulkoj (unu en laŭlonga, la alia en pli-malpli ekvatora sulko), k vivantaj en sala aŭ nesala akvo. alveoluloj.
zooflageluloj. Klaso (Zoomastigophorea) de flageluloj senklorofilaj.