PIV 2020 · 13632
★ruband/o
★ruband/o
1 Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, kotono, lano ks, uzata i.a. kiel ornamo: ŝi nodis malantaŭ si la rubandojn de sia antaŭtuko; la fuko, kiel tolaj rubandoj Z; bala kapvesto el interplektitaj rubandoj; banto el rubandoj; bukedo ligita per rubando. ☞ bendo, galono, kokardo, pasamento, strio.
2 Peco el tia specialkolora teksaĵo, portata kiel rekonilo, atesto de aparteneco al klubo, signo de ordeno ks: li havis la rubandojn de sia aristokrata lernejo; ordenaj rubandoj Z; la Blua Rubando (ordeno de la Krurzono; f: signo de plejeminenteco).
3 Longa, mallarĝa, paralelranda peco el supla materialo: rubando el ŝtalo; akvolilio, al la fundo alkroĉita per longa verda rubando Z; la cignoj ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando Z. ☞ bendo, lameno.
rubandeto. Mallarĝa rubando: du rozaj rubandetoj flirtis de tempio G; abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto Z.
ĉapelrubando. Rubando ĉirkaŭanta la bazon de ĉapelo.
eĝrubando. Pli-malpli dika rubando, uzata por fortikigi k ŝirmi la eĝon de ŝtofo, jupo, mateto, tapiŝo ks.
flagrubando Z. Peco de rubando kun difinitaj koloroj, fiksita ĉe unu fino k libere ondanta ĉe la alia: en la internacia signalaro flagrubandoj montras la ciferojn.
inkrubando. Rubando, trapenetrita de inko, k metata inter la tipoj k la papero en skribmaŝino.
izolrubando ⏚ Adhera rubando por izoli dratojn.
kartoĉrubando. Strio el ŝtofo aŭ el metala artikigita bendo, sur kiu estas fiksitaj kartoĉoj, uzata por la ŝargado de maŝinpafiloj.
mezurrubando. Laktola mezurbendo, uzata de tajloroj, kudristinoj ks.
ŝtrumporubando. Krurzono.