PIV 2026 · Artikolo 9890

manto

Litero M

manto ZOOL raba insekto parenca al blato; atendante ĉasaĵon, ĝi sidas kun la antaŭaj kruroj levitaj tiel, ke ĝi similas al preĝanto. genro Mantis ➞ mantedo.
mantedo insekto en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas manto. membro de la familio Mantidae (mantedoj)