PIV · 12629
★pot/o
★pot/o. Vazo, tre diversa laŭ la materialo, formo k uzoj, ordinare destinita por kuirado: la nigraj […] potoj, kiujn la ridantaj servistinoj ĵus portis hejmen Z; sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono Z; ho, ni dezirus morti en la lando Egipta, sidante super potoj kun viando! X; por pot’ argila poto fera estas najbaro danĝera Z; ne sanktuloj potojn faras Z (f: eminentulo ne zorgas pri detaloj); se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos Z; kafpoto. ☞ kaserolo, kaldrono, marmito, kuirvazo. ➞ potpeco.
potaĵo. Vazo, telero ks, farita el argilo.
potaro. Aro da potoj, aŭ ĉe la potisto, aŭ en la kuirejo.
potisto. Homo, kies metio estas fari argilajn potojn.
enpotigi. Meti en poton: enpotigi geranion; enpotigi la viandon.
florpoto. Poto, por kultivo de ornamaj plantoj, ekz. ĉambroplantoj.
kuirpoto. Marmito.
miksopoto
1 🍴 Manĝaĵo el multaj diversaj kunmiksitaj ingrediencoj, kutime stufaĵo konsistanta el supo, legomoj k viando aŭ kolbaso: Irlanda miksopoto (ŝafaĵo aŭ bovaĵo kun terpomoj, cepoj ks); Mediteranea (legoma) miksopoto (melongenoj, kukurbetoj, paprikoj, cepoj k tomatoj, kuiritaj olivolee). ☞ karbonado 2.
2 (f) Miksaĵo el literaturaj aŭ mu zikaj diversatonalaj pecoj.
plenpoto. La tuta kvanto, entenata en poto: (f) ĵeti sur ies kapon plenpoton da insultoj.
terpoto. Poto el bakita argilo.
viandopoto Z. Poto, en kiu oni kuiras viandon.