PIV 2020 · 16453
★vaz/o
① ★vaz/o
1 Ujo el diversaj materioj, de diversaj formo k grando, destinita enteni likvajn aŭ solidajn substancojn: vazo rompita longe sin tenas Z; prenu unu vazon k enmetu tien plenan omeron da manao X; homoj, kiuj manĝas viandon de porko, havas abomenindan supon en siaj vazoj X; ne ŝovu nazon en fremdan vazon Z; mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Z; oraj vazoj artiste faritaj Z; la vazoj de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem X; la leĝo de la komunikiĝantaj vazoj; la pentraĵoj de la helenaj vazoj (ruĝaj sur nigra fono, aŭ inverse); ĉina vazo; florvazo, kuirvazoj Z. ☞ kruĉo, marmito, poto, sitelo, tino, urno. ➞ ceramiko, vazlavisto.
2 ב Persono, rigardata kiel ricevanto aŭ elmontranto: li estas elektita vazo por mi N; donante honoron al la virino, kiel al la pli malforta vazo N; Dio toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo N.
fandvazo Ⓣ Ⓚ Krisolo.
vazaro. Tuto de la vazoj, uzataj en unu domo.
kuirvazo. Speciala vazo el metalo aŭ argilo por kuiri. ☞ brezujo, kaldrono, kaserolo, marmito, pato, poto, stufujo, sufleujo, uoko, vadjango.
noktovazo. Vazo, servanta por kolekti la urinon dum la nokto.
sangovazo = vaskulo.