PIV 2020 · 16048
★trog/o
★trog/o
1 Granda, longforma ujo el ligno aŭ ŝtono, en kiu oni donas al brutoj por manĝi aŭ trinki: trogo el kavigita trunko.
2 Speco de pelvo, uzata en diversaj akvomaŝinoj: la trogoj de trogĉeno de akvorado, de dragŝipo. ☞ norio.
3 Laborista ujo, en kiu oni pretigas materialon, ekz-e gipsmorteron, gudron k.a..
trogeto. Malgranda trogo, ekz-e uzata por birdoj.
erctrogo. Trogo, en kiu oni lavas erchavan sablon, petron ks.