PIV 2020 · 2190
brez/i
brez/i (tr) 🍴 Kuiri per milda fajro, sen elvaporiĝo, por ke la kuiraĵo konservu ĉiujn siajn sukojn k bruniĝu: bovaĵo brezita kun verdaj fazeoloj; brezitaj laktukoj. ☞ rosti, stufi, vaporkuiri.
brezaĵo. Brezita manĝaĵo.
brezujo. Poto, speciale destinita por brezi.