PIV 2026 · Artikolo 9987

★masko

Litero M★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. maski
  2. du/onmasko
  3. gasmasko
  4. senmaska
  5. senmaskig/i
  6. sub/akv/a masko
  7. vest1maski
★ masko
1 ĉe la antikvuloj artefarita vizaĝo kun tipaj trajtoj, kiun aktoro surmetis por konigi de malproksime la ludatajn personojn: tragedia masko komedia masko tia masko, kian faris al si Thespis Tespiso 1 Z (analoge) maskoj de negraj sorĉistoj maskoj de tibetaj ŝamanoj
2 pentrita artefarita vizaĝo, per kiu oni kovras la propran vizaĝon en balo, karnavalo k.s. por esti nerekonebla: groteska masko grimaca masko el sub la masko brilis ŝiaj okuloj (figurasence) oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn Z ➞ maskobalo.
3 TEKN kovrilo por ŝirmi la vizaĝon: skermista masko ĥirurga masko submara masko porti maskon kontraŭ infektaj malsanoj ➞ gasmasko.
4 BELA gipsa aŭ vaksa muldaĵo de la vizaĝo, farita el vivanta aŭ mortinta persono: la masko de Betoveno la masko de Napoleono
5 ARME naturaj aŭ artefaritaj baroj ŝirmantaj kontraŭ vidado aŭ pafado fare de la malamiko.
6 (figurasence) trompa aspekto aŭ ŝajno: mi volis nur averti la esperantistojn, ke ili sin gardu kontraŭ la maskoj Z agi sub la masko de la virto agi sub la masko de la ĝenerala utilo ➞ mantelo, preteksto, vualo.
7 FOTO maldiafana folio uzata de fotografisto, por ke sur la kopio aŭ presitaĵo aperu nur parto de la reproduktota bildo aŭ teksto.
8 KOMP ĉeno de bitoj 2, kiun oni per bulea operacio kombinas kun datumo por elekti parton de ĝi.
maski tr
1 kaŝi iun per masko: li neniam volis maski sin
(figurasence) la «Delegacio» konsistis el maskitaj esperantistoj Z rimedoj, kiujn uzis tiuj sinjoroj por maskite ruinigi Esperanton Z
2 kovri ion per trompa ŝajno: maski siajn sentojn maski la veron malamanto havas maskitajn parolojn MT maskita malsano kun simptomoj trompaj
3 ARME kaŝi trupon for de la vidado aŭ pafado de la malamiko.
duonmasko masko kovranta nur duonon de la vizaĝo, ekz. la supran parton.
gasmasko masko 3 por filtri la spiratan aeron, kovranta almenaŭ la buŝon kaj nazon.
senmaska montranta sian vizaĝon, sian veran penson k.s.
senmaskigi
1 demeti maskon de iu.
2 (figurasence) montri la veran karakteron de iu aŭ io: senmaskigi perfidulon
subakva masko akcesoraĵo por subakva naĝado, ŝirmanta la okulojn kaj nazon kontraŭ akvo kaj ebliganta klare vidi subakve.
vest1maski = (prefere) maskovesti: mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio Z