PIV · 7041
kabl¹o
kabl1o
1 Ŝnurego el vegetaĵaj aŭ metalaj fibroj, por movi, tiri, levi ktp pezajn objektojn: kablo de ankro, de trenbarĝo, de argano, de kapstano.
2 ⏚ Metala fadeno aŭ fasko de pluraj dratoj, ĉirkaŭita laŭ ĝia plena longo per izolmaterialo, ofte ankaŭ ŝtalarmita, servanta por kondukti kurenton: nutra kablo, telekomunika kablo; translanda, transmara, supertera (aŭ pend-) kablo; subtera kablo, tubokablo, altfrekvenca kablo, antenkablo, armita kablo, kriokablo, rubandkablo, tubokablo kun plumba mantelo, kablo kun kupra animo; aerizolita, paperizolita kablo, izolmasa kablo; samcentra kablo, kablo kun ŝnurigitaj konduktiloj; oni distingas, laŭ la aranĝo de la konduktiloj, unuopajn, duopajn, triopajn, trifazajn, laŭpare ŝnurigitajn, laŭstele aŭ kvarope ŝnurigitajn kablojn. ☞ fidro.
3 ⚓ Malnova mezurunuo de longo por malgrandaj distancoj, diversvalora (inter 182 k 200 m) laŭ la landoj: la ŝipo troviĝis en la distanco de tri ĝis kvar kabloj de la tero Z.
kablingo. Ingo, en kiu kuŝas kablo. ➞ kablomantelo.
kablisto. Laboristo, specialigita pri kabloj.
ankrokablo. Kablo, per kiu la ankro estas ligita al la ŝipo.
telekablo. Kablo por la telekomunikoj.
tirkablo. Kablo, uzata por haŭli boatojn, barĝojn ks.
trenkablo
1 Kablo, uzata por ligi trenantan veturilon al la trenata: trenkablo por aŭtoj, por trenŝipoj ktp.
2 ✈ Kablo, kiun oni ellasas el libera balono, kiam ĝi alproksimiĝas al la tero, por efiki kiel bremso.
pendkabloj ✈ Ŝnuroj, kiuj transmisias la pezon de la jungilaro de paraŝuto al la velo.