PIV · 8886
kurent⁸o
kurent8o ☐ Fluo de elektro pasanta tra konduktilo: kontinua kurento (fluanta konstante tra cirkvito en la sama direkto kun intenso konstanta); alterna kurento (karakterizata de rapida sinsekvo de pozitivaj k negativaj alternancoj, dum kiuj la kurento trafluas tien k reen); altfrekvenca kurento (alterna kurento, kies frekvenco superas 10 kilohercojn); aga kurento (komponanto de sinuseca alterna kurento samfaza kun la elektromova forto aŭ tensio); neaga kurento (komponanto de sinuseca alterna kurento kvadratura kun la elektromova forto aŭ tensio); magnetiga kurento (kiu estas necesa por produkti magnetan flukson en maŝino aŭ aparato); rektifita kurento (tia, ke de alterna kurento la negativaj alternancoj estas aŭ nuligitaj aŭ pozitivigitaj). ➞ kurentintenso, kurentkulmino.
kirlokurento ☐ Cirkla moviĝo de elektraj ŝargoj en konduktanto kaŭzata de ties moviĝo tra magneta kampo.
vokkurento ☇ Alterna kurento, elsendata de telefoncentralo, por alvoki abonanton.