PIV 2026 · Artikolo 843
★ankro
Derivaĵoj en la artikolo 9
★ ankro
1 MARN peza fera ilo konsistanta el longa trunko kun transversa stango (la ŝtoko) je unu fino kaj du aŭ pluraj ŝpatoj je la alia, por fiksi ŝipon, eniĝante en la fundon de maro, rivero k.s., aŭ por fiksi balonon, eniĝante en la grundon: ĵeti la ankron Z levi la ankron Sin. malankri esti ĉe la ankro stari ĉe la ankro ➞ graplo, kapstano, ŝpato 3, vinĉo; ankrokruco, ŝpatkruco, trunko 5.
2 ELEK TEKN en dinamo fera kerno ĉirkaŭvolvita de elektra drato, en kiu estas produktata kurento.
3 metala stango finiĝanta ekstere per transversa ferfiguro, por malhelpi la dismoviĝon de muroj.
4 en horloĝo peco kun formo de eta ankro, kiu reguligas la movadon de la pendolo.
ankri tr fiksi ion per ankro: ili ankris la ŝipon en la golfeto la vandoj de la sarkofago estis ankritaj per ferstangoj
(figurasence) la kaŭĉukaj botoj solide ankris ilin al la ĉiesa grundo IEr tiu ideo estis profunde ankrita en ŝia spirito la institucioj kiujn ni solide ankris en nian socian teksaĵon MD
ankrado ago ankri.
ankrejo, ankradejo loko en maro, kies ne tro granda profundo faciligas ankradon. ➞ rodo 1.
ankriĝi fariĝi ankrita: ŝipo ankriĝas, kiam la ankro hokiĝis en la grundon (figurasence) la demokratio povas ankriĝi nur en ekonomie evoluintaj landoj MD
ankrumi ntr esti ankrita ĉe ankrejo: ni nun ankrumis en ĉi tiu haveno HGK
deankriĝi esti forpuŝata de la vento aŭ fluo, dum la ankro nur skrapas la fundon.
flosankro ankro en formo de renversita tola konuso, uzata ĉemare en malbona vetero.
malankri malfiksi ion levante la ankron.