PIV · 842
★ankoraŭ
★ankoraŭ. Cirkonstanca morfemo signifanta:
1 ke iu ago ne ĉesis, sed daŭris ĝis la priparolata momento (t.e «ĝis nun» aŭ «ĝis tiam»): Karlo ankoraŭ vivas! Z; ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis? Z; Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia buŝeto Z; la lampo ankoraŭ brulis Z.
2 ke al antaŭa fakto aŭ eco aldoniĝas alia(j) simila(j) (Sin. plue, krome, denove): li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon X; li diris ankoraŭ kelkajn vortojn Z; ju pli mi lernas, des pli mi vidas, ke mi devas ankoraŭ lerni Z; ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis la reĝidon Z; ili iris ankoraŭ kelkan distancon Z.
3 ke oni akcentas la neatenditecon de aldoniĝanta cirkonstanco (Sin. eĉ; k rimarku!): ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon – k ankoraŭ tre facilan Z; revizoro el Peterburgo, inkognite – k ankoraŭ kun sekreta ordono! Z; la infano estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ Z; tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭdiris ĉiuj eminentaj kapoj Z; vi estis tiel bela – tia vi estas ankoraŭ nun! Z.
ankoraŭ ne, ankoraŭ neniu ktp. Sintagmo, neanta la signifon 1 de ankoraŭ (ne ĝis la priparolata momento): ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu Z; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas; la glacio ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti Z; personoj, kiuj ne bone konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvo Z; ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povas respondi, ke […] Z; tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita Z. Rim. Z. uzis du vortordojn: aŭ ankoraŭ troviĝas senpere apud nea tabelvorto, aŭ la verbo troviĝas inter ne k ankoraŭ. Tamen laŭ la nuna normo ne estu post ankoraŭ.
ankoraŭa. Okazanta ankoraŭ en la priparolata momento aŭ denove: la ankoraŭa diskutado.