PIV · 3501
★eĉ
★eĉ. Partikulo, signifanta insiston pri la realeco de neatendita, malfacile kredebla fakto, t.e. «plie, krome, malgraŭ ĉia atendo»: vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo Z; kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas Z; li ne scias ruse eĉ unu vorton Z; ĉio fariĝis kviete, senskue, eĉ nerimarkeble Z; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas Z; eĉ en dimanĉoj ne ĉesas la laborado Z; ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis Z; eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi Z; ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn Z; eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus Z; se en brusto de virin’ ekflamas deziro, eĉ ligil’ plej sankta ŝin ne detenas Z. ☞ ankaŭ, ankoraŭ, kontraŭe, male, tamen. Rim. Oni metas eĉ ĉiam senpere antaŭ la vorton aŭ prop-on, kiun oni volas emfazi: Kp «eĉ mus’ ne preterkuris» k «eĉ muson li ne povis vidi suferi», aŭ «eĉ li tion ne kapablas» k «li eĉ tion ne kapablas». Tamen, anst. «eĉ se…», oni trovas ofte ĉe Z. «se […] eĉ»: ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti (= eĉ se).