← Reen al P

PIV · 12415

★plu

plu.
I - Cirkonstanca morfemo, montranta la daŭradon k neĉeson de stato aŭ ago:
en la tempo (pli longatempe): ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis Z; ho, diru, kion plu vi scias? Z; tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto Z; danĝere estas lin lasi plu en tia libereco Z; k tiel plu Z; plu k plu faladis la pluvo;
en la spaco (pli malproksime): iru ankoraŭ unu paŝon plu!; se vi legus plu, vi vidus, ke la fino estas pli klara. pli. Rim. 1 plu + nea vorto signifas la maldaŭron, la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon plu; ne parolu plu; ĝis tie k ne plu; mi lin ne vizitos plu; li ne povis plu sin deteni Z; ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo Z; li plu neniam batalos kontraŭ vi Z; nun li kuŝas, por neniam leviĝi plu Z; formorti, dormi k nenio plu Z; nun, kiam plu nenia savo por ni restas Z; neniaj duboj plu. jam ne, ankoraŭ ne, ne pli. Rim. 2 La diferenco inter la senco de plu k tiu de ankoraŭ 2 kuŝas en tio, ke ankoraŭ signifas esence ripeton, dum plu precize signifas daŭradon.
II - Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj:
plua. Daŭranta plu, okazanta en posta tempo: nun rakontu al mi la pluan sorton de ili Z; li restos tri pluajn tagojn; provo, kiu decidos pri pluaj mendoj Z; la libro vekis en mi la deziron legi pluajn tiaspecaĵojn; tion mi konsentas, sed rifuzas ĉion pluan; ĝis plua informiĝo; plua en buŝo (pp vino, kies gusto de frukto estas facile rekonebla k daŭras en la buŝo).
plue. Laŭ plua maniero, en pluaj cirkonstancoj: li plue diris kelkajn vortojn Z; mi plue silentos pri tio; k ankoraŭ plue ŝi naskis filon Z; estu plue pastrino de l’ diino laŭ ŝia volo Z; de tiu tago k plue Saul malamike rigardis Davidon X; kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni Z; plue k plue sonis la kantado Z.
pluen. Pli malproksimen per plua irado aŭ agado: malsata k tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin pluen Z; k Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo X; li iris ĉiam pluen k pluen Z; tiuj vortoj poste estis rakontitaj pluen k penetris en la popolon Z.
plui. Ekzisti aŭ agi plu: miaj biciklaj aventuroj pluas M.
pluaĵo. Tio, kio okazas poste aŭ pli malproksime: ŝi ĉion diritan tuj ensorbis k petis pri pluaĵo Z.
pluigi
Fari, ke io daŭru plu: li ne volis pluigi la krediton; pluigi militon. daŭrigi, kontinuigi.
Daŭrigi, plilongigi laŭ sama maniero: pluigi elvolvaĵon de serio; pluigi kurbon.