← Reen al J

PIV · 6837

★jam

jam. Cirkonstanca morfemo, esprimanta la ĝeneralan ideon pri ŝanĝiĝo de stato, k pli precize signifanta:
De nun; sen plua atendo; senplie: mi jam havas mian ĉapelon, nun serĉu vi vian Z; jam estas tempo iri domen Z; ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco Z; riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun Z; ĉu vi forgesas jam, ke vi kristano estas?.
Tuj post tiam; tuj ekde tiam: post unu horo la forno estis jam varma; jam de tri tagoj mi ne fermis la okulojn; vi bezonas nur enmeti en la leteron iun vortareton k la adresito vin jam komprenos Z; kiel longe vi estas jam fosisto? Z; jam dek jarojn li loĝas tie ĉi; tia uzado estus jam arbitraĵo k kondukus al ĥaoso Z; post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon k al li restas jam nur la simpla k facila akirado de provizo da vortoj Z; vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj k vi jam komprenos, ke ili (la kritikoj) ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton Z.
Antaŭ la priparolata momento: se li jam venis, petu lin al mi Z; ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Z; li jam kelkfoje demandis pri vi; mi jam diris al vi, ke mi foriras; kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron Z; kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita Z; mi ŝin enbrakigis, sed ŝi jam mortis.
Pli frue, ol oni atendas aŭ atendis: post semajno eble vi trovos jam ian sciigon; la verko estas jam preta; li kredas sukcesi k jam ridetas.
Rim. Krom tiuj fundamentaj sencoj, Z. uzis jam por esprimi nuancon: 1 de kontentigo, de sufiĉeco: ĝi estas jam tia enviinda loko Z; jam la politiko povus ilin devigi Z; se li iris jam ekzameniĝi, mi dezirus almenaŭ, ke li sukcesu! Z; jam se estas soleno, ĝi estu soleno! Z (proks. «sole per si mem», «do»); 2 de optimismo, de matura preteco: liaj filoj estas iom malbonkondutaj […], sed kun la tempo ili jam solidiĝos Z; ili tion ankoraŭ ne povas fari bone, sed la afero jam iros Z; jam venos al mi en la kapo io Z; venu al mi, mi jam varmigos vin! Z; ne ploru, vi iel jam venos tien! Z (finfine, pli-malpli baldaŭ).
jam ne. Tiu esprimo havas la sencon de jam 1 k 2 sekvata de ne: ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas Z; centoj da miloj da radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam (de nun) ne timas la venton Z; la naciaj lingvoj havas akcenton malregulan k malfacilan, kiun ili jam (de nun) ŝanĝi ne povas; li ne estas sufiĉe klera, sed lerni nun li jam (de tiu momento) ne havas la eblon; eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus Z; vidante la partiecon de la prezidanto, li jam (de tiam) ne parolis; kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas Z. Kiel oni vidas per tiuj lastaj ekz-oj, jam ne ne ĉiam samsignifas kiel ne… plu, sed ĝi montras statŝanĝon k speciale neplenumiĝintan deziron aŭ intencon.
ne jam = ankoraŭ ne.