PIV · 12414
ploziv/o
ploziv/o Λ Kontoido, produktata per abrupta malfermo de la buŝkanalo, kiu lasas eliri la spiron nur post momente kompleta fermiĝo (en E.: k, g, t, d, p, b).
glota plozivo Λ Parolsono, produktata de la abrupta fermiĝo k malfermiĝo de la gloto (ekz. en lingvoj dana k germana, antaŭ vokalo komencanta vorton).