PIV · 2841
★daŭr/i
★daŭr/i (ntr)
1 Ekzisti pli longe ol unu momenton; estadi dum pli-malpli longa tempo: lia kolero longe daŭris Z; nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne Z; knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto Z; kiel longe daŭros la kunveno?; la sieĝo daŭris tri jarojn B.
2 Konserviĝadi dum longa tempo; ne forpasi dum longa tempo: lia gloro daŭros tra la jarcentoj; ŝia fervoro daŭras malgraŭ ĉiuj malhelpoj; belo pereas, virto daŭras. ☞ vivi.
3 Esti plue; ekzisti plu kiel antaŭe; restadi en la sama stato; ne ĉesi, ne halti: samaj malbonoj daŭras; pluvo daŭras; la diskuto daŭris ankoraŭ, kiam ni alvenis; malgraŭ la striko la fabrikado daŭris; tiel daŭri ni ne povas Z. ☞ persisti, teniĝi.
daŭro
1 Spaco en la tempofluo, okupata de iu fenomeno inter du limoj, nomataj komenciĝo k finiĝo: pensinte pri la afero en la daŭro de unu tago aŭ de unu monato Z; en la daŭro de la pasinta jaro Z, de multaj jaroj Z, de tutaj horoj Z, de momento Z (☞ dum); por la daŭro de tri tagoj Z; la daŭro de reakcio, de ekspono; daŭro de uzebleco (la tempospaco, dum kiu aparato taŭge funkcias, antaŭ ol ĝi eluziĝas).
2 Sinsekvo de fenomenoj, senpere sentata de la psiko, kontraste al la fizika objektiva tempo: la daŭro de atendado ofte ŝajnas pli granda, ol la tempo de tiu atendado.
daŭra
1 Havanta konsiderindan daŭron: daŭra sukceso; daŭra supereco, pluvo.
daŭre
1 Plue estante en sama stato, kiel antaŭe; ne finiĝante: E. daŭre vivas k floras Z; mi daŭre suferis; daŭre resti. ☞ ĉiam. Rim. 1 daŭre ne estas sinonimo de plu: daŭre labori signifas longtempe labori, sed ĝi ne povas signifi daŭrigi la laboron, plu labori.
2 Dum longa tempo, malmomente: neniam la civitoj daŭre kuniĝis por formi pli grandan unuon; daŭre loĝi, kreski.
daŭrado. Stato de io, kio plu ekzistas, ne ĉesas: la daŭrado de la malbona vetero ruinigas niajn projektojn de ekskurso.
daŭrema. Longatempe konserviĝema: daŭrema planto.
★daŭrigi
1 Fari, ke io daŭru: la vento daŭrigis la froston; daŭrigi la atendadon.
2 Senhalte fari, ne ĉesigi, ne interrompi: daŭrigi la laboron Z, la penojn Z, sian karieron; Goethe finis sian Faŭston per la rimarko «povas esti daŭrigata» Z; daŭrigota (formulo, je la fino de parto de felietono, de popece aperanta artikolo ks).
3 (+ inf.) (evi) Plue ‑i: la morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj okulkavoj Z; eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas sonĝi Z; se Ostwald ĉiam daŭrigos ignori la Lingvan Komitaton k la kongreson […] Z. Rim. 2 Z. deklaris tiun lastan uzon ne bona.
daŭrigo. Io daŭrigita: la daŭrigo de nia artikolo aperos en la sekvonta numero B; por forigi la neagrablajn «daŭrigojn» tra multaj numeroj, ni presados rakontetojn nur mallongajn Z.
nedaŭra. Havanta ne konsiderindan daŭron: nedaŭra espero, pluveto. ☞ momenta, pasanta, efemera. ➞ veziko.
labordaŭro. La nombro de la horoj, dum kiuj la laboristoj laboras en unu tago: okhora labordaŭro.
longedaŭra. Longatempe daŭranta: longedaŭra entrepreno.
lundaŭro. Luna monato.
servodaŭro. Jarkiomo de ies servado, laŭ kiu oni kalkulas emeritan pension.
vivdaŭro. La daŭro de ies vivo: en la vivdaŭro de tuta generacio Z; statistiko pri la meza vivdaŭro de viroj k virinoj.