PIV · 3457
★dum
★dum.
I - Prep., montranta la tempon, en kies daŭro io okazas: fleksu arbon dum ĝia juneco Z; dum la manĝado venas apetito Z; dum la parolado li dormis; ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta k tremanta Z; dum la vojo Klaro parolis al Marta Z. ☞ ĉe C, en 3.
II - Subjunkcio montranta:
1 La tempon, en kies daŭro io okazas: forĝu feron, dum ĝi estas varmega Z; dum ili estis irantaj k parolantaj, subite aperis fajra ĉaro X; li eltiris tranĉilon, k dum tiu kisadis la rozon, la malbona viro pikmortigis lin Z; leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna Z (sk: vi estas). Rim. 1 La uzo de dum kiam en tiu senco estas malkonsilinda; en subordigitaj demandoj, oni uzas kiel longe (Vd kiel).
2 Agon aŭ okazon kontraŭan al tiu, kiun oni priparolas (kontraste kun tio, ke): li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto Z; E. daŭre vivas, dum Volapük jam longe estas mortinta Z; dum la naciaj lingvoj estas rigidaj, E. kontraŭe estas senfine fleksebla. Rim. 2 La uzo de dum ke en tiu senco estas malkonsilinda. ☞ ĉe D4, kontraŭe, sed.
III - Pref. uzata kun la senco de la prep.: dumviva membro, rento; dumnokta irado; dumtaga dormado.
IV - Memstare uzata morfemo:
duma Z
1 Samtempa.
2 Provizora, intertempa, ĝisa.
★dume
1 Intertempe, dum tiu tempo: ili sin pretigis, ni dume babilis; dume oni alvenis al la manĝejo Z.
2 Provizore, ĝise: ni dume lasu flanke tiun demandon Z; estas pli prudente akcepti dume la lingvon en sia (ĝia) nuna formo Z.
3 Kontraste kun tio; kontraŭe: principoj k postuloj puŝis k malhelpis unu la alian, dume en la teorio ili ŝajnis al mi tute bonaj Z; dume lingvo arta, anstataŭ tiu ĥaoso, donas al vi sole nur ses vortetojn Z.