← Reen al M

PIV · 10531

★moment/o

moment/o. Tre mallonga, ne precize difinita daŭro de tempo: al li dum unu momento ŝajnis, ke li vidas […] Z; nur unu momenton daŭras via (de efemero) tuta vivo Z; ho restu, nur unu momenton ankoraŭ! Z; en momento Z; parolo malvera (restas) nur por momento X; aperas prudento, kiam pasis la momento Z (ĝusta); momento da silento Z; la malgranda estaĵo momenton ripozis sur unu folio Z; vi elektis por via livero tre maloportunan momenton Z. minuto, sekundo.
momenta
Daŭranta tre mallongan tempon: momenta fajrero, paŭzo, foto; (analoge) edziĝo tro momenta (decidita en momento) estas longapenta Z.
Λ (pp parolsono) Tia, ke ĝia teno ne povas esti longe daŭrigata (ekz. plozivoj, afrikatoj ks)
momente. En unu momento: momente ili ruiniĝis k pereis X; subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj X; (li promesas), por momente liberiĝi de l’ petanto Z.
ĉiumomente. En ĉiu sinsekva momento: ĉiumomente alvenis novaj gastoj.
lastmomente. En la lasta momento: oni devis aldoni lastmomente unu sciigon.
sammomenta. Okazanta en la sama momento, kiel alia afero: du sammomentaj krizoj eksplodis.