PIV · 10411
★minut/o
★minut/o
1 Sesdekono de horo; simb.: min: la tria k kvin minutoj; en la daŭro de kelke da minutoj Z.
2 Tre mallonga tempo: eĉ ne lasante al la ekzekutisto minuton por akrigi la hakilon Z; tia minuto kiel la nuna plene meritas, ke oni naskiĝu, sentu ĝin k poste malaperu! Z; personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon Z; kara estas dono en minuto de bezono Z; s-ro R. en liberaj minutoj eldonas cirkulerojn Z; mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton da tempo Z; minuton! (sk: atendu).
3 ∆ (pp mezuro de anguloj k arkoj) Sesdekono de grado; simb.: ′.
minuta
1 Rilata al minuto 1: la minuta montrilo.
2 Daŭranta tre mallongan tempon: estingiĝi, kiel la lumo de minuta meteoro Z; sen ia minuta ŝanceliĝo Z; oferoj, kiuj povas doni nur minutan lumon Z (de vivo). ☞ momenta.
minute. Dum tre mallonga tempo: ĉiuj minute kreskantaj projektoj Z.
minutatoro = tempumŝaltilo.