PIV · 13986
★sekund/o
★sekund/o
1 ☐ Baza unuo de tempo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: s; difino: unu sekundo estas la daŭro de 9192631770 osciloj de la radioj elsendataj dum la transiro inter la du hiperfajnaj subniveloj de la baza nivelo de la atomo de cezio −133.
2 Sesdekono de sesdekono de grado; simb.: ″.
3 Malalta pozicio en skermado. Rim. sekundo estas suf-e uzata en nomoj de unuoj: ampersekundo.