← Reen al J

PIV · 6852

★jar/o

jar/o
🔭 Tempomezurunuo, egala al la daŭro de unu kompleta rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno: natura, suna, tropika jaro (tempo inter du pasoj de Suno tra la printempa punkto, t.e. 365,2422 tagoj); astra, sidera jaro (tempo inter du revenoj de Suno al la sama stelo, t.e. 365,2564 tagoj).
Tiu tempodaŭro, proks. kalkulita, uzata oficiale por datado k komenciĝanta difinitan tagon: la gregoria, julia jaro; la leĝa, civila jaro; en la jaro 1905 Z; la pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro Z; la venonta Z, pasinta Z jaro; unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso Z; en la daŭro de la lastaj 5 jaroj Z; elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro Z; de jaro al jaro; jaro post jaro; al la nova jaro 1893 mi gratulas ĉiujn amikojn Z; dezirante plej bonan novan jaron al vi Z; jaro de forlaso Z (sabata jaro). Rim. En la antikvaj tempoj la datado estis ofte kalkulata de la jarkomenca tago, kiu sekvis aŭ antaŭiris la surtroniĝon de ia reĝo: en la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo X.
Samlonga periodo, komenciĝanta ian alian tagon, konata de la interesatoj: la eklezia (liturgia) jaro (de Advento ĝis Advento); la lerneja jaro (de Sept. ĝis Jul. en Eŭropo); la teatra jaro (de Nov. ĝis Apr.); la buĝeta jaro (diversa laŭ la landoj); la akademianoj estas elektataj por naŭ jaroj; antaŭ 15 jaroj mi diris publike, ke […] Z; virseksulo en la aĝo de dudek jaroj X; aĝulo de kvin jaroj X; en la unuaj jaroj de ekzistado de E. Z; pasis jam unu jaro, de kiam ni renkontiĝis.
Tiu periodo, rigardata rilate al tio, kio okazis en ĝi: li foriris du jarojn; mi dediĉis ĉ. 2 jarojn al la esplorado de tiu ĵargono Z; tio prezentas la laboraĵon de dek jaroj; dudek jaroj de servado; jaroj de vivo k paco Z; antaŭ ol venis la jaroj de malsato X; jaroj da senlaboreco Z; per la saĝo aldoniĝos al vi jaroj da vivo X; jarlonga atendado; lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos Z; la sezonoj de la jaro.
(plurale) Tempo, periodo de la homa vivo: la knabaj jaroj Z; de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj Z; pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj Z.
sabata jaro
ב Ĉiu sepa jaro, dum kiu la hebreoj devis ĉesigi la terkulturon k liberigi ŝuldantojn k sklavojn. Sin. jaro de forlaso.
Unujara libertempo, kiun ĝuas ĉiun sepan jaron la profesoroj en diversaj landoj.
jara
Ĉiujara.
Unujara.
jararo. Serio da jaroj. aĝo, epoko, erao, periodo.
centjaro (ark.) Jarcento: en la daŭro de multaj centjaroj Z.
centjara. Ekzistanta jam de cent jaroj: ĉu de homo centjara fariĝos nasko? X; centjaraj kverkoj; centjara fremda regado.
centajara. Okazanta en la centa jaro. Rim. Sencon analogan havas la ceteraj kunmetaĵoj: dekjara, dekajara, unujara, unuajara ktp; centjarulo, kvindekjarulo ktp.
ĉijara. Okazanta, okazinta aŭ okazonta en la nuna jaro.
ĉiujara Z. Okazanta en ĉiu jaro: ĉiujara repago de ŝuldo; ĉiujara oferado X.
ĉiucentjara. Okazanta unu fojon ĉiun centan jaron: la ĉiucentjaraj ludoj en Romo.
ĉiudujara, ĉiutrijara ktp. Okazanta ĉiun duan, trian ktp jaron: ĉiusepjara festo.
dujara
Atinginta du jarojn.
Daŭranta aŭ vivanta du jarojn: 🍁 karoto estas dujara herbo: la unuan jaron ĝi kreskigas pivotradikon k foliojn, la duan jaron floras k fruktas.
duonjaro. Duono de jaro, semestro.
kvaronjaro. Kvarono de jaro, trimestro.
laŭjara. Rilata al la periodo de nur unu jaro: laŭjara dungito X.
miljaro (ark.) Jarmilo: miljaroj ne povis, minuto elŝovis Z.
miljara. Havanta daŭron de mil jaroj: miljara imperio.
multjara, multajara
Havanta daŭron de multaj jaroj: miaj multjaraj laboroj k suferoj Z.
Havanta la aĝon de multaj jaroj.
🍁 Vivanta dum multaj jaroj.
plurjara. Daŭranta aŭ vivanta dum tri jaroj aŭ pli: 🍁 plurjara herbo; plurjara florplanto normale floras en ĉiu kreska sezono.
superjaro. Jaro, enhavanta 366 tagojn.
trijara, kvarjara ktp
Atinginta tri, kvar ktp jarojn: sesjara infano.
Daŭranta tri, kvar ktp jarojn: kvinjara prezidanteco.
unujara
Atinginta unu jaron: unujara infano.
Daŭranta unu jaron: unujara ekzilo.
🍁 Vivanta maksimume unu jaron: unujara florplanto ĝermas, floras k fruktas en la sama jaro.
favorjaro. Jaro, en kiu oni esperas aŭ ricevis apartan favoron de Dio: por proklami favorjaron de la Eternulo X.
lernjaroj, lernojaroj. Tempo, dum kiu oni lernadis.
lumjaro 🔭 Unuo por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egalvaloranta la distancon trairatan de la lumo en vakuo dum unu jaro (ĉ. 9,461 × 1012 km); simb.: lj. parseko.
lunjaro. La daŭro de la dekdu lunaj monatoj, t.e. 354 tagoj.
novjara. Rilata al la komenciĝo de nova jaro: novjara saluto; nov(o)jaraj bondeziroj Z.
pasintjara. Okazinta en la antaŭa jaro: li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara Z; en mia pasintjara letero Z.
provjaroj. Tempo, dum kiu iu provlernis sian metion, profesion ks.
servojaroj. Tempo, dum kiu iu servadis en ofico.