PIV 2026 · Artikolo 6853
jardo
Derivaĵoj en la artikolo 4
jardo
1 MARN transversa stango, al kiu la supra rando de velo estas fiksita: antaŭa jardo meza jardo posta jardo ➞ bumo 1, busprito, gafo.
2 mezurunuo de longo (91,44 cm), uzata en anglalingvaj landoj, egala al 3 futoj aŭ 36 coloj: kvindek jardojn longa kaj same larĝa parko SSz ➞ metro ① 1; arŝino, klafto.
bram2jardo jardo, kiu pendas de brammasto. ➞ brammasto.
reĝjardo jardo, kiu pendas de reĝmasto. ➞ reĝvelo.
topjardo jardo, kiu pendas de topmasto. ➞ topmasto.