← Reen al V

PIV · 16358

vaku⁹o

vaku9o
Φ Spaco, entenanta neniom da materio: la antikvaj filozofoj opiniis, ke la naturo ne toleras la vakuon.
Spaco, entenanta treege maldensan materion: Toriĉela vakuo (akirita per aerpumpilo kiel en barometro); fari vakuon en vazo.
Ĉe vapormaŝino, la diferenco inter la atmosfera premo k la premo en la kondensilo.
vakua. Rilata al vakuo: vakua tubo (kaŭĉuka tubo kun fortika parieto, ne deformebla de vakuo); vakua purigado (per vakufaraj maŝinoj).  tubo 4.
vakumetro. Aparato, por mezuri la gradon de la vakuo en vazo aŭ ampolo.
altvakuo. Vakuo, akirita per specialaj aparatoj, kun premo de 0,001 mm de hidrargo, k eĉ malpli.