PIV · 14947
★suĉ/i
★suĉ/i (tr)
1 Teni en la buŝo, por, farante vakuon per la lipoj, ricevi lakton aŭ sukon: se vi estus al mi kiel frato, kiu suĉis la mamojn de mia patrino! X; feliĉaj la mamoj, kiujn vi suĉis! N; suĉi oranĝon; suĉi ovon; suĉi botelon.
2 Entiri en la buŝon (likvon), farante vakuon per la lipoj aŭ simila organo: la cikado suĉas la sukon de la arboj; insektoj, kiuj suĉis al ni la sangon; suĉi la lakton de dungita nutristino; (f) suĉu k satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj, suĉu k ĝuu la abundon de ĝia gloro X.
3 Teni en la buŝo kun movoj de la lango k lipoj: li suĉas sian dikan fingron Z; suĉi stangeton de ĉokolado, bombonon; suĉi sian pipon. ☞ midzi.
4 Enpreni en si (likvon) helpe de vakuo, enfiltriĝo aŭ analoga fenomeno: pumpilo, kiu bone suĉas; prespapero tro suĉanta la inkon; la radikoj suĉas la grundan humidon. ☞ sorbi, ĉerpi.
suĉo, suĉado. Ag(ad)o de iu, kiu suĉas.
suĉigi. Doni al infano aŭ ido mampinton, ke ĝi suĉu ĝin: ŝi malagrafis sian korsaĵon k suĉigis la bebon; suĉigantaj bovinoj Z.
suĉilo
1 ♉ Organo de insektoj ks, kiu servas al ili por suĉi.
2 Kaŭĉuka aŭ plasta, pli-malpli cicoforma aĵo, kiun oni donas al bebo, por ke ĝi kvietiĝu, suĉante ĝin. ➞ cicumo.
3 Ⓣ Mekanismo, servanta por suĉi: suĉilo de sifono.
eksuĉi. Komenci suĉadon: la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuĉis k eltiris la venenon Z.
elsuĉi
1 Suĉi el io: elsuĉi la medolon el osto.
2 Tiel forte suĉi, ke nenio restas: li ĵus elsuĉis la botelon; forĵeti iun kiel elsuĉitan oranĝon.
3 Eltiri la tutan forton, ĉiujn ideojn, la tutan monon de iu: la maljuneco elsuĉis liajn fortojn; li scias elsuĉi la cerbon de siaj subalternuloj; malbona ekonomia sistemo elsuĉas la landon; loĝantaro elsuĉita de la impostoj, de la militaj tributoj; elsuĉantaj kostoj; mi ne lasas min elsuĉi, kiel vi LB (vortludo kun la senco 2).
ensuĉi. Entiri en si: spongo ensuĉas akvon Z; li imitadis kristanajn morojn k ensuĉis liberspiritan manieron de pensado Z; infanaĝe ensuĉebla religio Z.
fulmosuĉilo ⏚ Vertikale fiksita, pinta konduktilo por altiri fulmon k kondukti la elektron el la atmosfero teren.
mamsuĉi. Suĉi lakton el ies mamo.
polvosuĉilo. Elektra aparato, kiu forigas la polvon, ensuĉante ĝin en sakon.
suĉmarkoj. Markoj aperantaj sub la haŭto pro suĉa kiso aŭ mordo.