PIV 2026 · Artikolo 14946

subvencio

Litero S

subvencio monhelpo donita de ŝtato, urbo, societo aŭ mecenato al persono, movado, lernejo k.s. la Muzeo ricevas ĉiujaran subvencion de la Ministerio pri Edukado ULi mia decido ne akcepti la senlaborulan subvencion CRo
subvencii tr doni subvencion al iu aŭ io: la urbo subvencias tri teatrojn industrio subvenciata de la ŝtato Eŭropa Komisiono decidis subvencii per 19 mil eŭroj seminarion de TEJO OE la membroj en pli riĉaj landoj subvencias tiujn en malpli riĉaj TSt