← Reen al V

PIV · 16394

vampir¹o

vampir1o
S- k C-Amerika mamulo (unuspecia g. Vampyrum spectrum) el la ordo de kiropteroj (vespertuloj), malprave rigardata kiel sangosuĉanta. desmodo.
Fabela fantomo, eliranta nokte por suĉi sangon de dormantoj.
(f) Iu riĉiĝanta je malprofito de aliaj; ekspluatisto.
vampirino
Inseksa vampiro.
(f) Seksalloga virino, kiu kvazaŭ fatale kondukas siajn amsopirantojn al diversaj katastrofoj: roloj de vampirinoj en la Holivudaj filmoj de la periodo 1925−1955.
vampirismo. Sangosuĉado (pf).