← Reen al V

PIV · 16395

★van/a

van/a
Ne produktanta efikan rezulton; senutila: servo al Dio vana (senrekompenca) ne restas Z; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana Z (senpova); vana teoria laboro k senutila batado de vento Z; nia voko ne restos vana Z; al vi klopodojn k al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj Z (senfruktaj). vanta.
Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva: vana espero; tiuj profetaĵoj estis vanaj X (ne plenumiĝis); vana ombro, fantomo, sonĝo; mia timo montriĝis vana.
vane. Sen rezulto; senutile: ĉu ĉiuj niaj laboroj pereos vane? Z; pri tia intrigo mi jam dufoje vin vane avertis Z; vane vi tentas, mi ne konsentos Z; el malplena telero vane ĉerpas kulero Z; ĉe la bazo de l’ trunko oni vane serĉus junajn kreskaĵojn B.
vanaĵo. Io vana: ĉio, kion li diris, estis nur vanaĵoj.
vaneco. Eco de io vana: konfesi la vanecon de siaj penoj; kiu ne vidas la vanecon de tiuj diskutoj?.
vanigi. Fari, ke io estu vana: ĝi eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ellernis E-on Z; vanigi ies projektojn, esperojn.