PIV · 16407
★vant/a
★vant/a
1 (io) Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco: la vantaj plezuroj de la mondo; ĉio estas vanta kompare kun la eterneco B; vanta babilado; kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? X; de vantaj elspezoj malgrandiĝas riĉeco X; dum via preĝado ne vante ripetadu N. ☞ vana.
2 (iu) Amanta posedi k montradi bagatelaĵojn, malmodesta: vanta virino; ni estas tiel vantaj, ke ni kredas nin ĉiam interesaj; fieraj vantaj infanoj Z.
vantaĵo. Afero, objekto vanta: kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo? X; vantaĵo de vantaĵo, ĉio estas vantaĵo! X.
vanteco. Eco de iu aŭ io vanta: se ĉiu popolo volus el simpla vanteco doni al la lingvo sian propran karakteron […] Z; konscii la vantecon de ĉiuj homaj fieroj.
vantigi. Fari vanta: por ne vantigi la disputon Z.
vantiĝi. Iĝi vanta: viaj patroj sekvis vantaĵon k mem vantiĝis X.