PIV · 11140
★nutr/i
★nutr/i (tr)
1 Doni al vivanta estaĵo la manĝaĵon necesan por subteni la fortojn k daŭrigi la vivon: estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin, por nutri vian domon X; nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas X; ili devis sin nutri per paneroj Z; la kolomboj ĉiutage estas nutrataj per pizoj k greno Z; tro nutrata kapro fariĝas kiel apro Z; vi estas bone nutrita, dika k grasa! Z; prenu ĉi tiun infanon k nutru (mamnutru) ĝin por mi, k mi pagos al vi X.
2 Havigi al iu vivrimedojn: nia fruktodona lando nutras multenombran loĝantaron B; laboro homon nutras Z; (f) pastron nutras preĝejo Z; malsatulon la fabloj ne nutros Z; la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco X; nutri per promesoj X; nutri sin per ĥimeroj.
3 Provizi ion per la necesa materialo, por ke ĝi daŭru, funkciu plu: nutri la fajron Z; nutri vapormaŝinon (per akvo), antenon (per kurento) ktp.
4 (f) Helpi al la daŭro de sento, deziro aŭ intenco: nutri la spiriton per altaj pensoj; nutri sian amon per espero; nutri esperon Z; tio nutris lian malamon, ĉagrenon; mi ne devas herede nutri intergentan disecon Z.
nutra
1 Tia, ke ĝi nutras: lakto estas pli nutra, ol vino Z; de semo putra venas frukto ne nutra Z; trinkaĵoj sen nutra enhavo Z; (f) la nutra akvo de kaldrono.
2 Rilata al nutrado.
nutro. Ago nutri k ties rezulto: tio ĉi estos bona nutro por viaj ostoj X; (f) tio aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado Z. ☞ manĝaĵo. ➞ nutromanko, nutromedio.
nutrado. Ago de iu aŭ io nutranta: mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado Z; la servistinoj zorgas pri la nutrado de la idoj; funto da tritiko estas sufiĉa por la taga nutrado de homo Z; rimedoj de nutrado Z; perturboj en la nutrado; (f) nutrado de baterio.
nutradisto. Specialisto pri la kvanto da kalorioj k taŭga dozado de la nutrelementoj, kiujn oni devas sorbi por sin nutri.
nutraĵo. Manĝaĵo: la terpomoj estas bongusta nutraĵo B; (f) lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo Z.
nutrantino. Virino, kiu nutras infanon: ĉu mi voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon? X. ☞ suĉigi.
nutriĝo. Sinnutrado: nutriĝo k reproduktiĝo estas du ĉefaj funkcioj de la vivuloj.
nutristino. Virino, kiu mamnutras fremdan infanon: iliaj princinoj estos viaj nutristinoj X; fabeloj de nutristinoj.
subnutri. Ne sufiĉe nutri, aŭ nutri per nutraĵoj, ne entenantaj sufiĉe da kalorioj aŭ da necesaj nutrelementoj: la subnutritaj gentoj de Afriko.
supernutri. Doni pli ol la normalan kvanton da nutraĵo: supernutri malsanulon; (f) supernutri motoron.
beknutri (tr) Nutri birdidon, ŝutante nutraĵon en ĝian bekon.
mamnutri. Nutri per la lakto de siaj mamoj: kiu dirus, ke Sara mamnutros infanojn? X; tridek mamnutrantaj kameloj kun iliaj idoj X; Debora, la mamnutrintino de Rebeka X. ☞ mamsuĉigi.
sinnutrado. Nutrado de si.
ŝparnutraĵo ⚕ Tia nutraĵo, kiu ebligas manĝi malpli, utiligante la substancojn jam akiritajn de la korpo (ekz. teo, kafo, kolao).
ŝtopnutri. Perforte engorĝigi nutraĵon, por akiri pli grasan bruton: ŝtopnutri anseron.