← Reen al M

PIV · 10054

medi³o

medi3o
La materia spaco (senviva k eventuale viva), ĉirkaŭaĵo, en kiu troviĝas korpo, estaĵo: reakcia medio; tera, akva medio; ĉiu vivulo devas adaptiĝi al sia medio; influo de la medio sur la evoluo de la specioj; 🔬 medio favora al kultivo de mikroboj (buljono, gelateno ks). biotopo, habitato, ekosistemo.  medimalpurigo, mediaktivulo, medihigieno, medikrompago, medikvalito, medinormo, mediproblemo, mediprotektado, medirendimento, mediservo, mediutiliga spaco, medizorgo.
Tuto de la sociaj cirkonstancoj k rilatoj en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio; influo de la medio sur la talento de artisto. atmosfero, etoso.
La tuto de la senvivaj k vivaj faktoroj en la ĉirkaŭaĵo de vivulo, al kiuj ĝi rilatas en ekosistemo.
ekstera medio (pp vivulo) La ekstero k (pp plurĉela vivulo) la kavoj kontinuaj kun la ekstero (ekz. digestotubo, spirvojoj).
interna medio (pp plurĉela vivulo) Interĉela likvo: la interna medio de la vertebruloj konsistas el sango k limfo; konstanteco de la interna medio.  homeostato.
media. Rilata al la medio.
mediologio. Studo de la rilatoj inter la vivuloj k ilia medio: histologia mediologio.
mediafabla = mediindulga.
mediindulga Karakterizanta produkton, produktoprocezon aŭ kondutmanieron, kiu kaŭzas relative malmultajn aŭ neniujn mediproblemojn.
medikonscia Konscia pri la malbonaj efikoj de produktoj, produktoprocezoj k kondutmanieroj al la medio.
kultivmedio, nutromedio 🔬 Nutra preparaĵo, uzata por kultivi mikrobojn, ĉelojn, histojn ks.
vivmedio. Tuto de la cirkonstancoj naturaj k kulturaj, influantaj ĉion vivantan k la homan aktivadon.