PIV · 1351
atmosfer¹o
atmosfer1o
1 Gasa maso, ĉirkaŭanta astron: la tera, venusa atmosfero; Luno ne havas atmosferon.
2 (f) Cirkonstancaro, ĉe kiu iu vivas aŭ io okazas: vivi en atmosfero de malvirto; la traktadoj estiĝis en favora atmosfero; atmosfero saturita de genta malpaco Z; la interna ideo de E. ne estas dogmo, ĝi estas atmosfero. ☞ etoso, medio.
3 (ark.) Mezurunuo de premo pri gasoj aŭ vaporoj: atmosfero estas egala al la premo de cilindra kolono el hidrargo kun alto de 76 cm. ☞ paskalo.
atmosfera. Rilata al atmosfero: atmosfera elektro; atmosferaj fluoj; atmosferaj perturboj, atmosfera depremejo.
atmosferaĵoj ☇ Bruoj, produktataj en radioricevilo k kaŭzataj de elektraj malŝargoj en la atmosfero. ☞ perturbo 5.
atmosferografio ❄ Priskribo de la atmosfero k ĝiaj influoj al la tero, ties vegetaĵoj, klimato ktp.
atmosferologio. Scienco pri la atmosfero k ties influoj al la vetero, esenca parto de la meteologio.