← Reen al G

PIV 2020 · 5099

★gelaten/o

gelaten/o
Senforma, travidebla, flaveta, duonsolida substanco (proteino sub formo de ĝelo), fandiĝanta ĉ. 25°C, ricevata per agado de varma akvo sur bestajn histojn (precipe ostojn): kultivi mikrobojn en gelatena medio; gelatena (tegita de gelatenbromida substanco) papero por fotografio.
(ark.) Simila substanco, ekstraktata el iuj vegetaĵoj. gelozo, ĵeleo, mucilago.
gelatenaĵo
🍴 Besta gelateno, uzata kiel manĝaĵo: ŝinko garnita per gelatenaĵo. aspiko, galantino, ĵeleo, pektino.
Substanco, havanta la fizikajn ecojn de gelateno. ĝelo.
gelateniĝi. Ricevi la aspekton, konsiston de gelateno: malvarmiĝinta saŭco, kiu gelateniĝas.