PIV 2026 · Artikolo 10674
mucilago
mucilago
1 BOTA gelateneca glucida (precipe pektina) produktaĵo de la muro aŭ de la citoplasmo de vegetaĵaj ĉeloj; mucilago diferencas de gumo, nur ĉar malpli abunde kaj senlize sekreciata. ➞ gumo.
2 FARM viskeca likvo, kiun oni uzas en farmacio kaj ricevas solvante ian gumon en akvo.
mucilaga glueca, kiam malseka.