PIV · 9498
liz/o
liz/o
1 Detrua dissolvo: a) ⚥ Transformo de ĝelo al solo ②, per aldono de akvo, pro la efiko i.a. de enzimoj: ĉiuj digestaj fenomenoj reduktiĝas al lizoj. b) ⚥ ⚕ Detruo de ĉeloj aŭ de histoj pro la efiko de agantoj fizikaj, kemiaj aŭ biologiaj: mikroba lizo; ĉellizo, nuklelizo, fibrinolizo.
2 Ⓚ Malkombino de komponita substanco al iuj el ĝiaj kunmetaĵoj. Rim.: En kunmetaĵoj, se la maldekstra elemento estas nomo de molekulo, la signifo estas «lizo de» (glukolizo, lip(id)olizo, proteinolizo), dum se ĝi estas lizrimedo la signifo estas «lizo per» (elektrolizo, fotolizo). ☞ hidrolizo, pirolizo.
lizi (tr) Fari lizon: post koaguliĝo la lakto estas lizita en la stomako; viruso lizas ĉelon.
liziĝi. Iĝi lizita: ĉelo liziĝas.
lizosomo ⚥ (pp eŭkariotaj ĉeloj) Vakuolo kun acida enhavo k enzimoj kapablaj hidrolizi enĉelajn organikajn molekulojn.
elektrolizi Z (tr) ☐ Ⓚ Malkomponi elektroliton per kurento: elektroliza determinado de kupro, arĝento.
fotolizi Ⓚ Malkombini per lumo: fotolizo de akvo estas grava fenomeno en fotosintezo.
hemolizo ⚥ Detruo de la eritrocitoj k liberigo de la hemoglobino, kiu donas lakan aspekton al la sango: hemoliza substanco, hemolizita sango.
hemolizino (kn) ⚥ ⚕ Substanco, estiganta hemolizon: sera hemolizino (post transfuzo de fremda sango); hemolizino de kobro, de mikrobo.
keratolizo ⚕ Lizo de kerato per kemiaj terapiaj substancoj.