PIV · 4171
eŭkariot/o
eŭkariot/o ⚥ Ano de eŭkariotoj.
eŭkariotoj. Domanio (Eukaryota aŭ Eukarya) de vivuloj, kies ĉelo(j) enhavas unu aŭ plurajn nukleojn k kompleksajn organetojn, i.a. plastidojn k/aŭ mitokondriojn: fungoj, plantoj, animaloj estas eŭkariotoj. Sin. nukleuloj ☞ prokariotoj.
eŭkariota. Rilata al eŭkariotoj: eŭkariota DNA, ĉelo, vivulo.