PIV 2026 · Artikolo 4170
eŭkalipto
eŭkalipto BOTA rapide kreskanta arbo aŭ arbusto kun dikaj ledecaj folioj (integraj, arome odoraj, daŭraj kaj laŭaĝe plurformaj), kaj kun malgrandaj floroj ĝenerale blankaj aŭ flavaj, junstadie unuope kovrita de operkulo el kuniĝintaj sepaloj; el Aŭstralio kaj Tasmanio, multaj kultivataj por farmacio aŭ ornamo aŭ forstumataj por paperpasto. genro Eucalyptus ➞ mirtaco.
giganta eŭkalipto eŭkalipto kun rekta trunko kun griza ŝelo sed kun malglata bruna arboŝelo ĉe la malsupro; kun glacee verdaj aŭ grize verdaj folioj, kun blankaj floroj kaj tasoformaj aŭ konusaj fruktoj; la plej altakreska florplanto en la mondo; indiĝena en Tasmanio kaj Viktorio. specio Eucalyptus regnans