PIV · 5509
★gum/o
★gum/o
1 🍁 Pli-malpli viskoza, glueca, glucida (precipe pektina) substanco, kiu ŝvitiĝas el la trunko de iuj arboj, nature aŭ post entranĉo: araba (akacia), traganta (➞ astrakanto), migdala, amela gumo; la gumojn oni uzas por apreti aŭ kiel dolĉigaĵon en pasteloj ks. ☞ mucilago, gumiguto.
2 = kaŭĉuko.
guma. El gumo: guma mucilago; guma tubo Z.
gumi (tr) Ŝmiri aŭ densigi per gumo: gumi akvon, likvon; gumita papero, poŝtmarko, tafto.
gumeca. Havanta la aspekton de gumo.
gumozo 🍁 Plantmalsano, karakterizata de la ŝvitado de abundaj gumgutoj.
forgumi. Forigi, frotante per frotgumo: forgumi krajonan noton, fingromakulon.
maĉgumo. Produkto, farita precipe el ĉiklo, k maĉata de homoj.
frotgumo, skrapgumo. Preparaĵo el kaŭĉuko k.a., uzata por forigi strekojn de krajono, inko kc.