← Reen al A

PIV 2020 · 287

akaci¹o

akaci1o 🍁 G. (Acacia el fabacoj) de herboj, arbustoj k arboj kun duoble plume kunmetaj folioj, kiuj estas anstataŭitaj de filodioj ĉe multaj sp-oj, k kies stipuloj estas anstataŭitaj de dornoj ĉe iuj sp-oj; ĉ. 1200 sp-oj el la varmaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo en la mildaj regionoj, aliaj por valora ligno: branĉeto de akacio estas unu el la framasonaj simboloj. mimozo, robinio.
Farneza akacio. Sp. de akacio (A. farnesiana), arbusto el S Ameriko, kultivata, eĉ en ne tropikaj regionoj k SU Eŭropo, por aromaj floroj entenantaj farnezolon.
kateĉuakacio. Sp. de akacio (A. catechu), arbo hejma de Hindio ĝis Ĉinio, el kiu oni ricevas kateĉuon 1.
Senegala akacio. Sp. de akacio (A. senegal) el arida tropika Afriko, arbo el kiu oni ricevas araban gumon.
ŝajnakacio. Ŝajnakacia robinio.