← Reen al R

PIV 2020 · 13541

robini/o

robini/o 🍁 G. (Robinia el fabacoj) de trunkarbustoj k arboj kun plume kunmetaj folioj, kiuj ĉebaze plejofte havas dornojn po du, modifiĝintajn stipulojn, restantajn plu kelkajn jarojn post la falo de la folio, k kun blankaj, rozaj aŭ ruĝaj floroj en pendaj grapoloj; ĉ. 4 sp-oj el N Ameriko, pororname kultivataj.
ŝajnakacia robinio, pseŭdoakacia robinio. Sp. de robinio (R. pseudoacacia) el E Usono, naturigita en Eŭropo, arbo plantebla sur malriĉaj grundoj, kultivata i.a. por heĝoj k iuloke forstumata. Sin. ŝajnakacio.