PIV · 12770
problem¹o
problem1o
1 Demando, solvota per scienca metodo: ĝi estas tro granda kalkula problemo Z; fizika problemo; solvi la problemon de lingvo tutmonda Z. ☞ teoremo.
2 Ĉio, kion klarigi aŭ solvi estas malfacile: la ekzisto de la animo estas unu el la plej diskutataj problemoj de la filozofio; la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo Z; la malfacilaĵoj k problemoj de la arto aperadis antaŭ ŝi Z; lia tuta konduto estas por mi problemo. ☞ enigmo.
3 ♠ Enigma dispozicio de ŝakfiguroj, ĉe kiu la blanka partio ludu k matu post preskribita nombro da movoj.
problema. Tia, ke ĝia solvo aŭ efektiviĝo estas duba: problema opinio, sukceso; rifuzi la faktan nunaĵon pro la problema estontaĵo Z.
mediproblemo ☼ Problemo, estiĝanta pro malpurigo de la medio aŭ elĉerpiĝo de resursoj aŭ detruado de habitatoj de vivuloj.